Piero Bargellini
Aspekto
Piero Bargellini | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Piero Bargellini | |||||
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1897 en Florenco | ||||
Morto | 28-an de februaro 1980 (82-jaraĝa) en Florenco | ||||
Tombo | Trespiano Cemetery (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1980) Reĝlando Italio (1897–1946) vd | ||||
Alma mater | Istituto tecnico per geometri Gaetano Salvemini (en) vd | ||||
Partio | Itala kristan-demokrata partio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Antonina Bargellini (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Alcuino • Barbacane • Battifolle • Bertoldo • Boccamara • Forasassi • Fuligatto • Gallo in feccia • Gattopardo • Giantruffetto • Lazzaro • Lupo Cerviero • Maltalento • Mastrimbriglia • Omobono • Petrus Magister • Sparafucile • Striggine • Vetturale vd | ||||
Okupo | verkisto politikisto artokritikisto vd | ||||
Aktiva en | Romo • Florenco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Piero Bargellini (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1897 en Florenco, mortis la 28-an de februaro 1980 samloke) estis itala verkisto kaj politikisto.
Animanto de kultura debato kaj efika popularigisto pri historio kaj arto, precipe de Florenco. Li estis urbestro de tiu urbo inter 1966 kaj 1967, en la epoko en kiu okazis forta inundo en la urbo. Li poste estis senatano kaj deputito.
Ŝuldiĝas al li la ampleksa artikolo “Sandro Botticelli e i suoi disegni per la Divina Commedia” (Sandro Botticelli kaj liaj desegnaĵoj por la Dia Komedio) ĉekape (paĝoj XXVI-XLV) de la monumenta eldono de la Dia Komedio tradukita al Esperanto de Giovanni Peterlongo, SIEI-Lemonnier, Milano-Firenze, 1963.